Creation Science Information & Links!
2 Arangxojn

   "Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.  Cxi tiu estas la granda kaj la unua ordono.  Kaj dua estas simila al gxi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.  De cxi tiuj du ordonoj dependas la tuta legxo kaj la profetoj."   Mateo 22:37-40
 



   "Cxu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj aux sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?  Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio"   Mihxa 6:7-8
 

   "Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin mem.  Cxar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo;  cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.  Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.  Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.  Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo. "   Jakobo 1:22-27
 

   "Ni auxskultu la finon de cxio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo.  Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona."   La Predikanto 12:13-14


The 2 Commandments · in Esperanto
http://www.creationism.org/esperanto/salv2Cmd_eo.htm



Ĉefpaĝo:  Esperanto
www.creationism.org