Creation Science Information & Links!
10 Arangxojn

   "Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:  Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.  Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.  Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;  ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,  kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.  Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.  Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.  Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;  sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;  cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.  Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.  Ne mortigu.  Ne adultu.  Ne sxtelu.  Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.  Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo."   Eliro 20:1-17


The 10 Commandments · in Esperanto
http://www.creationism.org/esperanto/salv10Cmd_eo.htm



Ĉefpaĝo:  Esperanto
www.creationism.org