Creation Science Information & Links!
Psalms 1, 51, 100 & 150
Psalms 1 • 51 • 100 • 150 - in Esperanto
Psalm 1

Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;   Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.   Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.   Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.   Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.   CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
 

Psalm 51

Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.   Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.   CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi.   Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.   Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.   Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.   Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.   Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.   Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.   Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.   Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.   Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.   Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.   Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.   Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron.   CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.   Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.   Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;   Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
 

Psalm 100

Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero!   Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.   Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.   Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;   CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco.
 

Psalm 150

Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto.   Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto.   Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.   Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.   Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.   CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!
 


Psalms 1 • 51 • 100 • 150
http://www.creationism.org/esperanto/saPs1_51_100_eo.htm

Ĉefpaĝo:  Esperanto
www.creationism.org